Saltu al enhavo

(55636) 2002 TX300

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(55636) 2002 TX300
asteroido
Orbitoj de (55636) 2002 TX300 (blue), Haŭmeo (verde) kaj Neptuno (grize)
Orbitoj de (55636) 2002 TX300 (blue), Haŭmeo (verde) kaj Neptuno (grize)
Orbitoj de (55636) 2002 TX300 (blue), Haŭmeo (verde) kaj Neptuno (grize)
kubevano
Oficiala nomo (55636) 2002 TX300
Aliaj nomoj 2002 TX300
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 15-a de oktobro 2002
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,455 Tm (43,146 AU)
5,645 Tm (37,738 AU)
7,264 Tm (48,554 AU)
Discentreco 0,1253
Meza anomaliangulo 77,627°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 25,842°
Periodo 103515,451 tagoj (283,410 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
324,480°
Argum. de periapsido 339,051°
Terdistanco
- Minimuma

5,495 Tm (36,734 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 286 km
Rotacia periodo 0,338 tago (8,12 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,880
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 3,4
Videbla magnitudo 19,4 vd
vdr

(55636) 2002 TX300 estas tre granda, eksterordinare hela transneptuna objekto de la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.[1] kaj ano de la Haŭmea familio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 15-an de oktobro 2002 en la kadro de la kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), elde la Observatorio de la Monto Palomar (80 km norde de San-Diego, Kalifornio, Usono).

Grando[redakti | redakti fonton]

En 2004, la ne-detekto de termala infraruĝa radiado metis supran limon de 709 kilometroj al ĝia diametro kaj malsupran limon de 0,19 al ĝia albedo.[2]

En 2007, mezuroj per la kosmoteleskopo Spitzer montris, ke ĝi povas havi diametron de malpli ol 641 km. Ĉar ĝi estas ano de Haŭmea familio, estis supozeble, ke (55636) 2002 TX300 havus albedon de ĉirkaŭ 0,08, tio, kiu kongruas kun diametro de ĉirkaŭ 360 km.

La 9-an de oktobro 2009, (55636) 2002 TX300 kaŝis stelon de la konstelacio Andromedo; tiu evento, videbla elde Aŭstralio, eble elde Nov-Zelando, suda Usono kaj Meksiko, montris diametron de 286 km, tio, kiu sugestas albedon de 0,88. Super 200 – 400 km de diametro, glacia korpo sferiĝas sub sia mema pezo: Mike Brown listigis ĝin kiel eblan nanplanedon.[3]

Surfaco[redakti | redakti fonton]

La spektro de (55636) 2002 TX300 en videbla lumo kaj proksima infraruĝo tre similas tiun de Karono, karakterizita de neŭtrala blua deklivo kun profunda sorbaj bendoj de akvo ĉe 1,5 kaj 2,0 μm; sed tiu observo ne permesis determini ĉu temas pri kristalaamorfa glacio.

La proporcio da malsimplaj organikaj kombinaĵoj (tolinoj) tipe ĉeestantaj ĉe multenombraj transneptunaj objektoj, estas febla ĉe (55636) 2002 TX300; tio, kiu sugestas, ke tiu objekto freŝdate suferis alfrapon aŭ kometan aktivon.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Similecoj de orbitaj kaj fizikaj ecoj kun 136108 Haŭmeo lasas pensi, ke (55636) 2002 TX300 estas ano de la kolizia Haŭmea familio: ĝi estus kreita, kune kun la aliaj familianoj kiel (19308) 1996 TO66, (24835) 1995 SM55, (120178) 2003 OP32 kaj (145453) 2005 RR43, el la glacia mantelo elĵetita pro frakaso de la pra-Haŭmeo far de granda korpo (ĉ. 1600 km).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (55001 – 56000)Poste:
(55635) 2002 TK284(55636) 2002 TX300(55637) 2002 UX25